Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 21a de marto 2019    =>


ĵaŭdo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  La Eternulo restarigas la kurbigitojn.

el Psa 146,8



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  … pro tio ni konsoliĝis, fratoj, pri vi, en ĉia nia malĝojo kaj aflikto, per via fido;
ĉar nun ni vivas, se vi staras firme en la Sinjoro.

1 Tes 3,7-8



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  ° Se anim-dolor'
premas al la kor',
meze de tentado ĉia,
helpu nin per forto Via;
kondukadu nin
ĝis vojaĝa fin'.
° Kristo, gvidu nin,
kaj ni sekvos Vin.
Amo Via nin direktu,
subtenadu kaj protektu,
ĝis la kara rand'
de la patro-land'.

Nikolaus Ludwig von Zinzendorf, ADORU 586.3.4



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Mia Savanto, faru min infano de la lumo.
Gardu min kontraŭ plendoj kaj ploroj.
Mi neniam fariĝu infano de la nokto kaj de la tristeco.
Plenigu min kun amo kaj ĝojo; kaj mi petas, ke ankaŭ aliaj ĉerpu el mia ĝoja certeco novan kuraĝon.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo