Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 25a de marto 2019    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Dume la filoj de via popolo diras: Ne ĝusta estas la vojo de la Sinjoro! Sed en efektiveco ilia vojo estas ne ĝusta.

Jeĥ 33,17



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Se vi min amas, vi observos miajn ordonojn.

Joh 14,15



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  1. Aŭskultu, mi rakontos …
Ecce mundi gaudia.
… la grandan Di-miraklon.
Summa cum lætitia.
O virgo Maria,
es plena gratia.
2. Jen flugis Gabrielo … de Di' al Nazareto.
3. Li venis kaj salutis … la puran virgulinon.
4. Li diris: «Ho Maria, … je fil' vi gravediĝos.»
5. «Nomatos Li Jesuo … kaj Fil' de l' Plejaltulo.»
6. «Ho, kiel estos tio, … ĉar mi ne konas viron?»
7. «Vin Dio superombros, … la forto de l' Spirito.»
8. «Jen, mi de Di' sklavino. … Laŭ via diro estu.»

15a jc., KANTU 283




ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Dio de la amo, instruu al mi disdoni Vian amon al aliaj.
Donu ke mi ne elektu la facilan vojon de la propra plezuro, sed la vojon de la ĝoja devo, eĉ se tiu portos al mi ĉagrenon kaj sortobaton.
Mi kredu, ke Vi kondukas min.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo