Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 10a de aprilo 2019 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Mi per Miaj manoj etendis la ĉielon kaj aranĝis ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn. |
el Jes 45,12
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
… ĉar en li (en Kristo) kreiĝis ĉio en la ĉielo kaj sur la tero, ĉio videbla kaj nevidebla, ĉu tronoj, ĉu regecoj, ĉu estrecoj, ĉu aŭtoritatoj; ĉio kreiĝis per li, kaj por li. |
Kol 1,16
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
° Vi, kies verk' la univers', de l' Viaj Vi eterna lum', de ĉiuj, Kristo, Vi Savant': Ni petas Vin, elaŭdu nin. |
Kempten ĉ. 1000, ADORU 188.1
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Sinjoro Jesuo, benu la infanojn kaj la gejunulojn de la tuta mondo. Ili vivu en libereco kaj paco. Donu, ke ili povu ludi en ĝojo, ĉirkaŭataj de amo. |