Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 12a de aprilo 2019 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
El la abismoj de la tero Vi denove min eligis. Vi pliigas mian grandecon kaj denove min konsolas. |
el Psa 71,20-21
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Tiel same ne estas la volo de via Patro, kiu estas en la ĉielo, ke unu el ĉi tiuj malgranduloj pereu. |
Mat 18,14
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
° Mi laŭdas mian Dion, kiu levas min al vera vivo. Mi laŭdas mian Dion, kiu savas min en la liberon. Gloron al Di' sur la tero en ĉiuj stratoj kaj domoj! La homoj ĝoje kantos tiun kanton ĝis ĉiel'! |: Gloron al Di', al la homoj pacon, :| gloron al Di', al la homoj pacon, pacon surtere! |
Hans Jürgen Netz, ADORU 874.1
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Kara Patro en la ĉielo, benu la geedzojn, kie ajn ili loĝu. Ili estu fidelaj, amantaj, helpantaj unu la alian. Donu komprenemon kaj saĝecon al ili. Ilia komuna vivo estu je Via honoro kaj plena de danko. |