Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 16a de aprilo 2019    =>


mardo




ĈI-TAGA VORTO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Ho Dio, Vi scias mian malsaĝecon;
kaj miaj kulpoj ne estas kaŝitaj por Vi.

Psa 69,6



ĈI-TAGA INSTRUO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Liberigu nin de la malbono.

el Mat 6,13



ĈI-TAGA STROFO

(° = laŭ la germana «Tria Teksto» el Herrnhut)

  ° Jam levas sin la taga lum',
ni petu Dion en humil',
ke Li ĉe nia dev-plenum'
do gardu nin de malutil'.
° La langon bremsu Li per brid',
ke bruu ne kverel-horor';
l' okulojn kontraŭ vana vid'
Li zorge kovru en favor'.

8a jarcento aŭ eble de Ambrozio el Milano, 4a jarcento, ADORU 113.1-2



ETA PREĜO

de Jelly Koopmans-Schotanus

  Eterna Dio, aŭdigu hodiaŭ al mi Vian voĉon.
Donu ke la kriado de la mondo ne silentigu tiun ĉielan voĉon, kaj ke mi tamen kuru por helpi la kriantojn.
Mi ne nur aŭdu ĝin en la silenta hejma ĉambro, sed ankaŭ meze inter la bruado de la trafiko kaj la svarmado de la homoj.



supren al la komenco de la paĝo