Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 22a de aprilo 2019    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Iam en la tempo estonta ne levos nacio glavon kontraŭ nacion, kaj oni ne plu lernos militon.

el Jes 2,2.4



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo denove diris al ili: Paco al vi; kiel la Patro sendis min, tiel ankaŭ mi vin sendas.

Joh 20,21



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  1. Ho paska tag', ho tag' de l' glor'!
El mort' sin levas Krist' Sinjor'.
Proklamas vivon Li al ni.
Por ke ni vivu, vivas Li.
2. De l' roj', de l' freŝe verda val',
aŭdiĝas jam la najtingal'.
Kun ĉiuj birdoj en la rond'
jubilas nun la tuta mond'.
3. Jubilu same ni al Di'.
La Halelujon kantu ni
kun ĉio viva sur la ter';
ĉar vivas Krist', la Mond-esper'.

Albrecht Kronenberger, KANTU 81




ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Sankta Dio, helpu min ne forgesi, ke mia korpo estas Via templo.
Mi vivu modere, ĉaste, prudente kaj saĝe.
Mi komprenu, ke la leĝoj de la saneco estas Viaj ordonoj por nia bonfarto.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo