Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 7a de aprilo 2019 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Mia koro kaj mia korpo sentas ravon pri la viva Dio. |
el Psa 84,3
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Restadu en mia amo. Tion mi parolis al vi, por ke mia ĝojo en vi restadu, kaj via ĝojo estu plena. |
el Joh 15,9.11
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Sen vortoj mia koro por taŭga dank-esprim' pri tiu mort-doloro, kompato ja sen lim'. Mi restu Via ĉiam, fidela ĝis la fin'; neniam, ho neniam mi ĉesu ami Vin! |
Paul Gerhardt, ADORU 288.3
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ho Patro, la homoj en la bonfartaj landoj komprenu, ke ili devas doni el sia materia riĉeco kaj abunda superfluo al la malhavantoj kaj rifuĝantoj en la mondo, ne kiel almozo, sed kiel rajto de la aliaj. Mi mem donu la ekzemplon. |