Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 15a de majo 2019 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉar multiĝis niaj krimoj antaŭ Vi, kaj niaj pekoj atestas kontraŭ ni; ĉar niaj krimoj estas kun ni, kaj niajn pekojn ni konas. Ni krimis kaj mensogis kontraŭ la Eternulo, kaj ni forturnis nin de nia Dio. |
el Jes 59,12-13
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Se ni konfesas niajn pekojn, Li estas fidela kaj justa por pardoni al ni niajn pekojn kaj nin purigi de ĉia maljusteco. |
1 Joh 1,9
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
° Pro Kristo, Li pardonis la pekon, vivon donis. Eĉ pli en la ĉielo abundos bon' kaj belo. |
Ludwig Helmbold, ADORU 457.6
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Patro de ĉiu graco, mi dankas Vin pro la ĉiutaga pano. Mi akceptu ĝin el Via mano kaj ne kvazaŭ mi havus rajton je ĝi. |