Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 28a de majo 2019 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Venu, ni kantu al la Eternulo; ni ĝoje kriu al la rifuĝejo de nia helpo. |
Psa 95,1
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kaj ĉiutage, vizitadante unuanime la templon, kaj dispecigante panon dome, ili prenis sian nutraĵon kun ĝojo kaj unueco de koro, laŭdante Dion kaj havante favoron ĉe la tuta popolo. |
el Ago 2,46-47
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
(°) Jen la matena juna serena suno leviĝas; ĉarme heliĝas ĉio ĉirkaŭe kaj ĉio en mi. Kuŝis senforta mi, kvazaŭ jam morta. Sed nun mi staras, la vivon mi flaras. Gajo brilanta revenas al mi. |
Paul Gerhardt, KANTU 14.1
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Patro, benu la seninfanajn geedzojn. Ili trovu feliĉojn unu en la alia kaj kune en la laboro por aliaj infanoj, kiuj bezonas helpon kaj amon. |