




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 6a de junio 2019 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vidu, timo antaŭ Dio estas saĝo, kaj evitado de malbono estas prudento. |
el Ijo 28,28
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Dio vokis nin en paco. |
el 1 Kor 7,15
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
° Kiel fratar' ni iru vojon nian, helpu malfortajn, unu la alian, eĉ al pekulo helpu en kompato kiel al frato. |
Johann Andreas Cramer, ADORU 076.2
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Feliĉigu, ho amanta Patro, la solecajn homojn, tiujn, kiuj suferas, ĉar ili ne povas trovi vivkunulon. Komprenigu al ili, ke ili tamen ne vane vivas, sed povas dediĉi sian vivon al Via servo kaj al tiu de aliaj, tiel ke ili mem feliĉiĝos. |