Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 9a de junio 2019 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Punu min, ho Eternulo, sed laŭjuĝe, ne en Via kolero, por ke Vi min ne tro dispremu. |
Jer 10,24
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kaj kiam li (la Parakleto) alvenos, li pruvos la mondon kulpa rilate pekon kaj justecon kaj juĝon. |
Joh 16,8
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
° Pro mia peko fuĝas mi for de Vi – al Vi. Vi mia font' kaj fino, Vi fore – kaj ĉe mi. |
Schalom Ben-Chorin, KANTU 179.1
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Sankta Spirito, mi dankas Vin pro la brilo de ĉi tiu mateno. Ĝi estu en sia pura klareco bildo de mia animo. La lumo de la eterneco penetru en mian koron, tiam mi povos esti ĝoja kaj anonci la bonon de Dio. |