Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 26a de julio 2019 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Revenu al Mi, diras la Eternulo Cebaot, kaj tiam Mi returnos Min al vi- |
el Zeĥ 1,3
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn. |
el Mat 9,13
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
° Se havas pekojn multajn ni, ĉe Di' pli multaj gracoj. Ne konas finon helpi Li el la mizer-malpacoj. Li sola estas bona Di', kaj Izraelon savos Li el ĉiuj liaj pekoj. |
Martin Luther, ADORU 771.5
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kompatema Patro, helpu min kredi, ke mi, malfortulo, povas fari grandajn aferojn pro Kristo. Mi ne pereu en teraj bagatelaĵoj, sed Vi faru el mi infanon, kiu daŭre atendas Vin. Mi ĉiam pli proksimiĝu al la granda celo de mia vivo. |