Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 14a de aŭgusto 2019    =>


merkredo




ĈI-TAGA VORTO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Timu Min, akceptu admonon!

el Cef 3,7



ĈI-TAGA INSTRUO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Pentu, ĉar la regno de la ĉielo alproksimiĝis.

el Mat 4,17



ĈI-TAGA STROFO

(° = laŭ la germana «Tria Teksto» el Herrnhut)

  ° Mi laŭdas mian Dion, kiu pelas min, ke mi aktivu.
Mi laŭdas mian Dion, kiu puŝas min, ke mi parolu.
Gloron al Di' sur la tero
en ĉiuj stratoj kaj domoj!
La homoj ĝoje kantos
tiun kanton ĝis ĉiel'!
|: Gloron al Di', al la homoj pacon, :|
gloron al Di', al la homoj pacon,
pacon surtere!

Hans Jürgen Netz, ADORU 874.2



ETA PREĜO

de Jelly Koopmans-Schotanus

  Potenca Dio, mi dankas Vin, ke Vi volas donaci al mi Vian komunecon kaj kunecon.
Parolu al mi, kiam mi ne parolas al Vi; venu al mi, kiam mi estas malproksima de Vi.
Mi spertu Vian gracon, kiam mi ne atendas ĝin.



supren al la komenco de la paĝo