Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 1a de septembro 2019    =>


dimanĉo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Gloru la Sinjoron de la sinjoroj,
ĉar eterna estas Lia boneco.
La sola faranto de grandaj mirakloj,
ĉar eterna estas Lia boneco.

Psa 136,3-4



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Danko estu al Dio pro Lia neesprimebla donaco.

2 Kor 9,15



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  ° Ni vidis, ke senĉese nia Di'
paŝas sur nia vojo.
Ni vidis, ke nun brilas lum-radi'
por de l' malriĉul' la ĝojo.
Ĉu Li revenos plu sur nia voj'
ŝanĝi la ŝtonajn korojn?
Ĉu Li disverŝos plu por nia ĝoj'
amon kaj lum-trezorojn?

Michel Scouarnec, ADORU 401.1



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Eterna Dio, la mondo fariĝas pli kaj pli malgranda.
Ni povas rigardi trans la limoj de la landoj.
Sed la muroj de la diversaj lingvoj staras ankoraŭ inter ni.
Helpu nin forigi tiujn murojn per ama konatiĝo de unu internacia lingvo, Esperanto, por ke ĉiu komprenu unu la alian.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo