




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 22a de septembro 2019 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Gvidu min en Via vero kaj lernigu min. |
el Psa 25,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Unu, la Kristo, estas via edukanto. |
el Mat 23,10
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
° Nin ĉiam do konsilu nun, kaj Vi mem gvidu nin al sun'. La vojon ni ne konas. Kaj persistecon donu Vi, por ke fidelaj restu ni. Konsilon ni bezonas. Vidu, gvidu. Vi instruas kaj konstruas. Ni ĝin vidas, kaj al Vi ni ĉiam fidas. |
Michael Schirmer, ADORU 351.3
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Sankta Patro, mi hodiaŭ atendu Vin. Mi ekkonu, ke Vi venas al mi en mia ĝojo kaj en mia ĉagreno, en la sunbrilo kaj en la mallumeco, dum la ripozo kaj dum mia laboro. Bonvenon, Sinjoro! |