Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 3a de septembro 2019 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kaj mi atendas la Eternulon, kiu kaŝis Sian vizaĝon antaŭ la domo de Jakob, kaj mi esperas al Li. |
Jes 8,17
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ni do ĉiam ĝoje kuraĝas, kaj ni scias, ke dum ni ĉeestas en la korpo, ni forestas de la Sinjoro, ĉar ni iradas fide, ne vide. |
2 Kor 5,6-7
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
° Eĉ se mi ĝin ne vidas, la Patra man' tra nokt' al celo gvidas laŭ Via plan'. Do manojn miajn prenu kaj gvidu min. Konduku min kaj benu ĝis mia fin'. |
Julie Katharina von Hausmann, ADORU 107.3
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Patro en la ĉielo, via lumo konduku min tra ĉiu maltrankvilo de la vivo. Mi vidu mian vivtaskon en tiu lumo. Donu, ke ĝi brilu sur mi en la valoj kaj sur la montoj, en feliĉo kaj male, en prospero kaj ĉagreno. |