Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 8a de septembro 2019    =>


dimanĉo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jen estas Mia servanto, kiun Mi apogas, Mia elektito, kiun favoras Mia animo. Mi metis Mian spiriton sur lin; li disportos justecon al la nacioj.

el Jes 42,1



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo respondis (al Pilato):
Por tio mi naskiĝis kaj venis en la mondon, ke mi atestu pri la vero.

el Joh 18,37



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  1. Maria, glora Sinjorin',
kliniĝas astroj antaŭ vi,
Kreinton vian naskas vi,
vi nutras, kiu nutris vin.
2. Kaj kion Eva ĵetis for,
redonas vi en via id',
por ke ni iru el plorad'
ĉielen laŭ sternita pad'.
3. Vi pordo de l' plej alta reĝ',
portal' de l' fulme brila lum'!
Aplaŭdu, gentoj, pro la viv'
donita per la Virgulin'.
4. Nun estu glor' al via fil'
kaj al la Patro kaj Spirit',
al Dio, kiu vestis vin
ĉirkaŭe per miriga grac'.

Venantius, KANTU 210




ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Sinjoro Dio, la laboro komenciĝas denove.
Benu la ĉiutagan laboron, la kluban laboron, la porpacan kaj la eklezian laboron.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo