




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 30a de januaro 2020 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ne faru maljustaĵon en la juĝado, ne estu partia por malriĉulo kaj ne estimu potenculon; juste juĝu vian proksimulon. |
Lev 19,15
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)2 Sam 7, 18-19.24-29
Per Via beno estos benita la domo de Via sklavo eterne.
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)1 Kor 4,1-5
1 Tiel oni rigardu nin, kiel servantojn de Kristo kaj administrantojn de la misteroj de Dio.
2 Cetere, ĉi tie estas postulate ĉe administrantoj, ke oni troviĝu fidela.
3 Sed ĉe mi estas tre malgrava afero esti juĝata de vi, aŭ per homa juĝo: mi ja ne juĝas min mem.
4 Ĉar mi scias nenion kontraŭ mi; tamen mi ne estas pro tio pravigita; sed tiu, kiu juĝas min, estas la Sinjoro.
5 Tial juĝu nenion antaŭ la tempo, ĝis venos la Sinjoro, kiu enlumigos la kaŝitaĵojn de la mallumo kaj klarigos la intencojn de la koroj; kaj tiam ĉiu ricevos de Dio sian propran laŭdon.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kompatema Dio, mi bone komprenu Vian humilecon, ĉar ĝi estas la fonto de la vera forto. Mi pruvu mian forton per helpo al malfortaj geamikoj. Porti la ŝarĝon de miaj gefratoj estu honoro por mi. |