Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 14a de februaro 2020    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Kial do vi malŝatis la vorton de la Eternulo, farante malbonon antaŭ Liaj okuloj?

el 2 Sam 12,9



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

[Cirilo kaj Metodo]





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

1 Kor 9,1-12

1 Ĉu mi ne estas libera? ĉu mi ne estas apostolo? ĉu mi ne vidis nian Sinjoron Jesuo? ĉu vi ne estas mia laboraĵo en la Sinjoro?
2 Se ĉe aliaj mi ne estas apostolo, tamen almenaŭ mi estas ĉe vi; ĉar la sigelo de mia apostoleco vi estas en la Sinjoro.
3 Mia respondo al tiuj, kiuj min ekzamenas, estas jena:
4 Ĉu ni ne rajtas manĝi kaj trinki?
5 Ĉu ni ne rajtas ĉirkaŭkonduki edzinon, kiu estas kredantino, kiel ankaŭ la ceteraj apostoloj kaj la fratoj de la Sinjoro kaj Kefas?
6 Aŭ mi sola kaj Barnabas, ĉu ni ne rajtas ĉesi labori?
7 Kiu soldato iam deĵoras je sia propra elspezo? kiu plantas vinberĝardenon, kaj ne manĝas ĝian frukton? aŭ kiu paŝtas ŝafaron, kaj ne manĝas el la lakto de la ŝafaro?
8 Ĉu mi parolas tion kiel homo? ĉu ne diras la leĝo tion saman?
9 Ĉar estas skribite en la leĝo de Moseo: Ne fermu la buŝon al bovo draŝanta. Ĉu pri la bovoj Dio zorgas?
10 aŭ ĉu Li diras tion tute pro ni? Jes, pro ni ĝi estas skribita; ĉar pluganto devas plugi kun espero, kaj draŝanto devas draŝi kun espero al partopreno.
11 Se ni semis al vi spiritajn aferojn, ĉu estas io grava, se ni rikoltos viajn karnajn aferojn?
12 Se aliaj partoprenas ĉi tiun rajton super vi, ĉu ne ni ankoraŭ pli multe? Tamen ni ne uzis ĉi tiun rajton; sed ni eltenas ĉion, por ke ni neniel malhelpu la evangelion de Kristo.




ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Mia Patro,
mi dankas Vin pro ĉiuj bonfaroj kaj bonfartoj de ĉi tiu vivo.
Helpu min, ke mi vere vidas ilin kaj nombras ilin, por ke mia vivo fariĝu seninterrompa laŭdokanto.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo