




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 4a de februaro 2020 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
La malriĉuloj kaj senhavuloj serĉas akvon, sed ĝi ne troviĝas; ilia lango sekiĝas de soifo. Mi, la Eternulo, aŭskultos ilin. |
el Jes 41,17
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)2 Sam 18,6.9-10.14b.24-25a.30-19,3
Mia filo Abŝalom, mia filo, mia filo Abŝalom!
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)1 Kor 5,9-13
9 En mia epistolo mi skribis al vi, ke vi ne intermiksu vin kun malĉastuloj;
10 ne tute kun la malĉastuloj de ĉi tiu mondo, aŭ kun la aviduloj kaj rabemuloj, aŭ kun idolanoj; ĉar tiuokaze estus necese, ke vi eliru el la mondo;
11 sed nun mi skribas al vi, ke vi ne intermiksu vin, se iu, nomata frato, eble estas malĉastulo, aŭ avidulo, aŭ idolano, aŭ insultanto, aŭ drinkulo, aŭ rabemulo; kun tia homo eĉ ne kunmanĝu.
12 Ĉar kiel koncernas min juĝi la eksterulojn? Ĉu vi ne juĝas la internulojn,
13 dum la eksterulojn juĝas Dio? Forigu el inter vi la malvirtulon.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kara Sinjoro, donacu en miaj mizeroj kaj zorgoj la eniron al Viaj riĉaj havaĵoj. En mia nokto brilu Viaj steloj; kaj sendu Viajn anĝelojn al mi kiel konsolo. |