




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 7a de februaro 2020 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kaj ĉi tiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, estu en via koro; kaj ripetadu ilin al viaj infanoj, kaj parolu pri ili. |
el Rea 6,6-7
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)Sir 47,2-11
Kiel la graso estas deprenita de la pacofero, tiel David el inter la Izraelidoj.
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)1 Kor 7,1-9
1 Nun rilate al la aferoj, pri kiuj vi skribis: Estas bone por viro, ne tuŝi virinon.
2 Sed pro malĉastaĵoj ĉiu viro havu propran edzinon, kaj ĉiu virino havu propran edzon.
3 La edzo donu al la edzino ŝian rajtaĵon; tiel same ankaŭ la edzino al la edzo.
4 Ne la edzino, sed la edzo rajtas pri ŝia korpo; tiel same ankaŭ ne la edzo, sed la edzino rajtas pri lia korpo.
5 Ne senigu unu la alian, krom eble kun konsento por kelka tempo, por ke vi dediĉu vin al preĝado, kaj kuniĝu denove, por ke Satano vin ne tentu pro manko de sinregado.
6 Sed tion mi diras kiel permeson, ne kiel ordonon.
7 Sed mi volus, ke ĉiuj homoj estu kiel mi mem. Tamen ĉiu havas sian propran donacon de Dio, unu tiel, alia alie.
8 Sed mi diras al senedzinuloj kaj al vidvinoj: Estas bone por ili resti kiel mi.
9 Sed se ili ne povas sin deteni, ili edziĝu; ĉar estas pli bone edziĝi, ol bruladi.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Sankta Dipatro, mi akceptu mian heredaĵon en Kristo Jesuo. Mi akiru la senfinajn riĉecojn de mia Savanto kaj disdonu ilin al aliaj. Donu al mi ŝuojn por miaj piedoj, por alporti la Evangelion de la paco al la mondo. |