
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 22a de marto 2020 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
En la ĉielo ekzistas Dio, kiu malkaŝas kaŝitaĵon. |
el Dan 2,28
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)[4a Karesma Dimanĉo]
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)Psa 122
Mi ekĝojis, kiam oni diris al mi: *
Ni iru en la domon de la Eternulo.
Niaj piedoj staris en viaj pordegoj, *
ho Jerusalem,
Vi Jerusalem, konstruita kiel urbo, *
en kiu ĉio kuniĝis.
Tien supren-iris la triboj, la triboj de la Eternulo, / laŭ la moro de Izrael, *
por glori la nomon de la Eternulo.
Ĉar tie staris tronoj de juĝo, *
tronoj de la domo de David. ¶
Deziru pacon al Jerusalem; *
bonan staton havu viaj amantoj.
Paco estu inter viaj muroj, *
bon-stato en viaj palacoj.
Pro miaj fratoj kaj amikoj mi do diru: *
Paco estu al vi.
Pro la domo de la Eternulo, nia Dio, *
mi deziras al vi bonon. ¶
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Ho Reĝo de la paco, finigu Vi la batalon inter la homoj. Forprenu ĉiun malharmonion inter ni. Liberigu nin de ĉia amareco kaj forigu el ni suspekton kaj malfidon. |
