Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 25a de marto 2020    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ho, via perverseco!
Ĉu la potfaristo estas rigardata kiel egala al la argilo?
Ĉu faritaĵo diras pri sia farinto: Li min ne faris?
Kaj ĉu kreitaĵo diras pri sia kreinto: Li ne estas kompetenta?

Jes 29,16



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

[Anonco de la Sinjoro]





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

Mar 13,1-13

1 Kaj dum li eliris el la templo, unu el liaj disĉiploj diris al li: Majstro, jen kiaj ŝtonoj kaj kiaj konstruaĵoj!
2 Kaj Jesuo diris al li: Ĉu vi vidas ĉi tiujn grandajn konstruaĵojn? ne estos lasita ĉi tie ŝtono sur ŝtono, kiu ne estos deĵetita.
3 Kaj dum li sidis sur la monto Olivarba rekte kontraŭ la templo, Petro kaj Jakobo kaj Johano kaj Andreo demandis lin aparte:
4 Diru al ni, kiam tio estos? kaj kio estas la signo, kiam ĉio tio devos plenumiĝi?
5 Kaj Jesuo ekparolis, kaj diris al ili: Gardu vin, ke neniu vin forlogu.
6 Multaj venos en mia nomo, dirante: Mi estas; kaj ili forlogos multajn.
7 Kaj kiam vi aŭdos pri militoj kaj famoj de militoj, ne maltrankviliĝu; tio devas okazi; sed ankoraŭ ne estas la fino.
8 Ĉar leviĝos nacio kontraŭ nacio, kaj regno kontraŭ regno; estos tertremoj en diversaj lokoj, kaj estos malsatoj; tio estas komenco de suferoj.
9 Sed gardu vin; ĉar oni transdonos vin al sinedrioj, kaj en sinagogoj vi estos skurĝitaj; kaj vi staros antaŭ provincestroj kaj reĝoj pro mi, por atesto al ili.
10 Kaj la evangelio devas antaŭe esti predikita al ĉiuj nacioj.
11 Kaj kiam oni forkondukos kaj transdonos vin, ne antaŭzorgu, kion vi parolos; sed kio ajn estos donita al vi en tiu horo, tion parolu; ĉar la parolanto estas ne vi, sed la Sankta Spirito.
12 Kaj frato transdonos fraton al morto, kaj patro filon; kaj leviĝos gefiloj kontraŭ gepatroj kaj mortigos ilin.
13 Kaj vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo; sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita.



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Dio de la amo,
instruu al mi disdoni Vian amon al aliaj.
Donu ke mi ne elektu la facilan vojon de la propra plezuro, sed la vojon de la ĝoja devo, eĉ se tiu portos al mi ĉagrenon kaj sortobaton.
Mi kredu, ke Vi kondukas min.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo