Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 28a de marto 2020    =>


sabato




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Plaĉas al la Eternulo Liaj timantoj,
kiuj fidas Lian bonecon.

Psa 147,11



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

Jer 11, 18-20





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

Mar 13,28-37

28 De la figarbo lernu ĝian parabolon: kiam ĝia branĉo jam moliĝas kaj aperigas foliojn, vi scias, ke la somero estas proksima;
29 tiel same vi, kiam vi vidos, ke tio okazas, tiam sciu, ke li estas proksima, ĉe la pordoj.
30 Vere mi diras al vi: Ĉi tiu generacio ne forpasos, antaŭ ol ĉio tio fariĝos.
31 La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.
32 Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, eĉ ne la anĝeloj en la ĉielo, nek la Filo, sed nur la Patro.
33 Gardu vin, viglu kaj preĝu; ĉar vi ne scias, kiam estos la ĝusta tempo.
34 Kiel homo forvojaĝinta, kiu lasis sian domon kaj donis aŭtoritaton al siaj sklavoj, al ĉiu lian propran laboron, kaj ordonis al la pordisto, ke li viglu:
35 vi do viglu; ĉar vi ne scias, kiam venos la domomastro, ĉu vespere, ĉu noktomeze, ĉu ĉe la kokokrio, ĉu frumatene;
36 por ke li ne venu subite kaj ne trovu vin dormantaj.
37 Kaj kion mi diras al vi, tion mi diras al ĉiuj: Viglu.



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Kompatema, krucumita Savanto,
kiam la tento proksimiĝas, helpu min tiam pensi al Viaj doloroj, por ke ili gardu min.
Mi malamu la malbonajn agojn, kiuj ĉagrenas Vin.
Mi venu el ĉiu tento kiel venkanto!





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo