




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 14a de majo 2020 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉu vi volas trompi Lin, kiel oni trompas homon? |
el Ijo 13,9
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)[Matiason vidu la 24an de februaro]
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)1 Tim 2,8-15
8 Mi deziras do, ke la viroj preĝu en ĉiu loko, levante sanktajn manojn, sen kolero kaj disputado. 9 Tiel same, ke virinoj sin vestu per decaj vestoj, kun modesteco kaj sobreco; ne kun harplektaĵoj, aŭ oro, aŭ perloj, aŭ multekostaj vestoj; 10 sed (kio konvenas al virinoj konfesantaj la piecon) per bonfaroj. 11 Virino lernu en kvieteco kun ĉia submetiĝo. 12 Sed mi ne permesas al virino instruadi, nek regi super viro, sed esti en kvieteco. 13 Ĉar Adam kreiĝis la unua, poste Eva; 14 kaj Adam ne trompiĝis; sed la virino, trompite, falis en pekon; 15 sed ŝi saviĝos per la naskado, se ili daŭras en fido kaj amo kaj sanktiĝo kun sobreco.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Patro de la lumo, mi dankas Vin pro ĉiu homo, kiu avertas kaj admonas min, pro ĉiu, kiu per vorto aŭ verko pligrandigas mian konon pri Vi. Vi estu laŭdata pro ĉiu riĉigo. |