




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 29a de majo 2020 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kaj mia lango rakontados pri Via justeco kaj ĉiutage pri Via gloro. |
Psa 35,28
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)Ago 25, 13-21
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)2 Tim 2,1-13
1 Vi do, mia filo, fortikiĝu en la graco, kiu estas en Kristo Jesuo. 2 Kaj kion vi de mi aŭdis inter multaj atestantoj, tion transdonu al fidelaj homoj, kompetentaj instrui ankaŭ aliajn. 3 Vi do elportu suferojn, kiel bona militisto de Jesuo Kristo. 4 Neniu militanto sin implikas en la aferojn de ĉi tiu vivo; por ke li plaĉu al sia varbinto. 5 Kaj se iu konkuras kiel atleto, li ne estas kronata, se li ne laŭregule konkuris. 6 La laboranta terkultivisto devas la unua partopreni en la fruktoj. 7 Konsideru tion, kion mi diras; ĉar la Sinjoro donos al vi komprenon pri ĉio. 8 Memoru Jesuon Kriston, levitan el la mortintoj, el la idaro de David, laŭ mia evangelio; 9 en ĝi mi elportas suferadon ĝis ligiloj, kiel krimulo, sed la vorto de Dio ne estas ligita. 10 Tial mi suferas ĉion pro la elektitoj, por ke ili ankaŭ atingu la en Kristo Jesuo savon kun gloro eterna. 11 Fidinda estas la diro: Ĉar se ni mortis kun li, ni ankaŭ vivos kun li; 12 se ni suferas, ni ankaŭ reĝos kun li; se ni malkonfesos lin, li ankaŭ nin malkonfesos; 13 se ni malfidas, li restas fidela; ĉar li ne povas malkonfesi sin mem.
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Mia Patro, mi vivu kiel Via infano, tio estas kiel infano de la lumo. Forigu el mi ĉiujn mallumajn angulojn de mia koro. Mi ne havu sekretojn antaŭ Vi. |