




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 14a de junio 2020 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi faris lin (la homon) reganto super la faritaĵoj de Viaj manoj; ĉion Vi metis sub liajn piedojn. |
Psa 8,7
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
[11a Ordinara Dimanĉo] |
Eli 19, 2-6a
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)Psa 132
Rememoru, ho Eternulo, *
Davidon kaj ĉiujn liajn suferojn;
ke li ĵuris al la Eternulo, *
kaj donis sanktan promeson al la Potenculo de Jakob:
Mi ne eniros en la ŝirmejon de mia domo, *
mi ne supren-iros sur la liton, pretigitan por mi;
mi ne donos dormon al miaj okuloj, *
nek dormeton al mia palpebroj,
ĝis mi trovos lokon por la Eternulo, *
loĝejon por la Potenculo de Jakob. ¶
Jen ni aŭdis, ke ĝi estas en Efrata; *
ni ĝin trovis sur arbara kampo.
Ni iru en Lian loĝejon, *
ni kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj. ¶
Leviĝu, ho Eternulo, en Vian ripozejon, *
Vi kaj la kesto de Via potenco.
Viaj pastroj vestiĝu per justeco, *
kaj Viaj fideluloj triumfu. ¶
Pro David, Via sklavo, *
ne for-turnu la vizaĝon de Via sankt-oleito. ¶
La Eternulo ĵuris al David veron, *
kaj Li ne dekliniĝos de ĝi:
Frukton de via ventro *
Mi sidigos sur via trono. ¶
Se viaj filoj observos Mian interligon *
kaj Mian leĝon, kiun Mi instruos al ili,
tiam ankaŭ iliaj filoj *
eterne sidos sur via trono. ¶
Ĉar la Eternulo elektis Cionon, *
kaj deziris, ke ĝi estu loĝejo por Li:
Ĉi tio estas Mia ripozejo por eterne; *
ĉi tie Mi loĝos, ĉar ĝin Mi ekdeziris. ¶
Ĝian nutraĵon Mi abunde benos, *
ĝiajn malriĉulojn Mi satigos per pano.
Kaj ĝiajn pastrojn Mi vestos per savo; *
kaj ĝiaj fideluloj ĝojos kaj triumfos. ¶
Tie Mi elkreskigos kornon al David, *
tie Mi aranĝos lumilon por Mia sankt-oleito.
Liajn malamikojn Mi kovros per honto; *
sed sur li brilos lia krono. ¶
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Graca Dio, estu kun la homoj, kiuj hodiaŭ devas morti, ĉu pro akcidento kaŭze de malatento de alia uzanto de la vojo, ĉu pro propra malatento, ĉu pro longa nekuracebla malsano, ĉu atendite, ĉu subite. Kompatu ilin kaj konduku ilin en Vian Regnon, por ke ili vivu en eterna gloro. |