
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 21a de junio 2020 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Bone estas glori la Eternulon kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo; rakonti matene pri Via boneco kaj nokte pri Via fideleco. |
Psa 92,2-3
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)[12a Ordinara Dimanĉo]
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)Psa 36
La pekado de malpiulo parolas al lia koro; *
antaŭ liaj okuloj ne ekzistas timo antaŭ Dio.
Ĉar ĝi flatas al li en liaj okuloj, *
ĝis lia pekado eltroviĝos kaj li malamiĝos.
La paroloj de lia buŝo estas krimo kaj malvero; *
li ne volas kompreni, por fari bonon.
Krimon li pripensas sur sia kuŝejo; / li staras sur vojo ne bona; *
malbonon li ne abomenas. ¶
Ho Eternulo, ĝis la ĉielo atingas Via boneco, *
Via vereco ĝis la nuboj.
Via justeco estas kiel la montoj de Dio, / Viaj juĝoj estas granda abismo; *
homon kaj bruton Vi helpas, ho Eternulo. ¶
Kiel grand-valora estas Via favoro, ho Dio! *
Kaj la homidoj ricevas rifuĝon en la ombro de Viaj flugiloj.
Ili satiĝas per la riĉa havo de Via domo, *
kaj el la rivero de Viaj bonaĵoj Vi ilin trinkigas.
Ĉar ĉe Vi estas la fonto de vivo, *
kaj en Via lumo ni vidas lumon. ¶
Venigu Vian favoron sur tiujn, kiuj Vin konas, *
kaj Vian bonecon sur la honestulojn.
Ne paŝu sur min piedo de fiereco, *
kaj mano de malpiuloj ne renversu min.
Tie falu la farantoj de malbono; *
ili estu renversitaj kaj ne povu sin levi. ¶
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Hodiaŭ, ho Kreinto, la naturo estas en sia plej bela pleneco. Ankaŭ mi kresku al tiu pleneco spirita. Ho, donu ke ni respektu la naturon kaj ne detruu ĝin. |
