Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 5a de junio 2020    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Miaj larmoj fariĝis mia pano tage kaj nokte, Ĉar oni diras al mi ĉiutage: Kie estas via Dio?

Psa 42,4



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

2 Tim 3, 10-17





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

2 Tim 4,9-22

9 Klopodu veni baldaŭ al mi; 10 ĉar Demas min forlasis, amante la nunan mondon, kaj iris al Tesaloniko; Kreskens al Galatujo, Tito al Dalmatujo. 11 Nur Luko estas kun mi. Prenu Markon kaj alkonduku lin kun vi, ĉar li utilas al mi por la servado. 12 Sed Tiĥikon mi sendis al Efeso. 13 La mantelon, kiun mi lasis en Troas ĉe Karpo, alportu, kiam vi venos, kaj la librojn, precipe la pergamenojn. 14 Aleksandro, la kupristo, faris al mi multe da malbono; la Sinjoro redonos al li laŭ liaj faroj; 15 kontraŭ li vi ankaŭ vin gardu, ĉar li multege kontraŭstaris al niaj vortoj. 16 Ĉe mia unua pledo, neniu staris kun mi, sed ĉiuj min forlasis; tio ne estu kalkulita kontraŭ ili. 17 Sed la Sinjoro staris apud mi, kaj min fortigis, por ke per mi la anonco estu plene publikigita, kaj ke ĉiuj nacianoj aŭdu; kaj mi forsaviĝis el la buŝo de la leono. 18 La Sinjoro min savos de ĉiu malbona faro, kaj min savkondukos en sian ĉielan regnon; al li la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen. 19 Salutu Priskilan kaj Akvilan kaj la domon de Onesiforo. 20 Erasto restis en Korinto; sed Trofimon mi lasis malsanan en Mileto. 21 Klopodu veni antaŭ la vintro. Salutas vin Eŭbulo kaj Pudens kaj Lino kaj Klaŭdia kaj ĉiuj fratoj. 22 La Sinjoro estu kun via spirito. Graco estu kun vi.



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Sinjoro Jesuo, instruu al mi ĝuste preĝi.
Mia preĝado ne estu dezirlisto; mi forgesu miajn proprajn pensojn kaj nur koncentriĝu je Vi.
Mi ankaŭ ne forgesu la homojn por kiuj neniu preĝas.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo