
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 7a de junio 2020 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Venas la Eternulo por juĝi la teron; Li juĝos la mondon kun justeco kaj la popolojn kun vereco. |
laŭ Psa 98,9
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)[Triunuo]
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)Psa 145
Mi altigos Vin, mia Dio, ho Reĝo, *
kaj mi benos Vian nomon ĉiam kaj eterne.
Ĉiutage mi Vin benos, *
kaj mi gloros Vian nomon ĉiam kaj eterne. ¶
Granda estas la Eternulo kaj tre glorinda, *
kaj Lia grandeco estas ne-mezurebla.
Generacio al generacio laŭdos Viajn farojn *
kaj rakontos pri Via potenco.
Pri la majesto de Via granda gloro *
kaj pri Viaj mirindaj faroj mi meditos.
La forton de Viaj timindaĵoj oni priparolos, *
kaj Vian grandecon mi rakontos.
Oni gloros la renomon de Via granda boneco, *
kaj oni prikantos Vian justecon. ¶
Kompatema kaj favor-kora estas la Eternulo, *
longe-tolera kaj kun granda boneco.
La Eternulo estas bona por ĉiuj; *
Lia favor-koreco estas super ĉiuj Liaj kreitaĵoj. ¶
Gloros Vin, ho Eternulo, ĉiuj Viaj kreitaĵoj, *
kaj Viaj fideluloj Vin benos.
Ili raportos pri la gloro de Via regno *
kaj parolos pri Via potenco,
por sciigi al la homidoj Lian potencon *
kaj la majestan gloron de Lia regno.
Via reĝeco estas reĝeco eterna, *
kaj Via regado estas por ĉiuj generacioj. ¶
La Eternulo subtenas ĉiujn falantojn *
kaj restarigas ĉiujn kurbigitojn.
Ĉies okuloj estas turnitaj al Vi, *
kaj Vi donas al ili ilian manĝon en ĝia tempo.
Vi malfermas Vian manon *
kaj satigas favore ĉion vivantan. ¶
Justa estas la Eternulo en ĉiuj Siaj vojoj *
kaj bona en ĉiuj Siaj faroj.
Proksima estas la Eternulo por ĉiuj, kiuj Lin vokas, *
por ĉiuj, kiuj vokas Lin sincere.
La deziron de Siaj respektantoj Li plenumas, *
kaj ilian krion Li aŭdas kaj helpas ilin.
La Eternulo gardas ĉiujn Siajn amantojn, *
kaj ĉiujn malvirtulojn Li ekstermas. ¶
La gloron de la Eternulo eldiros mia buŝo, / kaj ĉiu karno benu Lian sanktan nomon *
ĉiam kaj eterne. ¶
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Amanta Patro, estu kun la maljunaj homoj. En la vespero de siaj vivoj ili ekkonu Vin kaj trovu en Vi la veran feliĉon. |
