
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 12a de julio 2020 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Vi, ho Sinjoro, estas prava, kaj ni devas honti. |
el Dan 9,7
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
[15a Ordinara Dimanĉo] |
Jes 55, 10-11
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)Psa 73
Jes, bona estas Dio por Izrael, *
por tiuj, kiuj havas puran koron.
Sed mi – apenaŭ ne fal-ŝanceliĝis miaj piedoj, *
preskaŭ elglitis miaj paŝoj.
Ĉar mi ĉagreniĝis pro la fanfaronuloj, *
vidante la bon-staton de la malvirtuloj. ¶
Ĉar ili ne havas suferojn de morto, *
kaj iliaj fortoj estas fortikaj.
Ili ne partoprenas en la zorgoj de homoj, *
kaj ili ne suferas kun aliaj homoj.
Tial ilian kolon ĉirkaŭ-volvis fiereco, *
kaj perforteco ilin vestas kiel ornamo.
Pro graso elmetiĝis iliaj okuloj, *
super-bordiĝis en ilia koro la intencoj.
Ili mokas, / ili parolas malbon-intence pri premado; *
ili parolas de alte.
Kontraŭ la ĉielon ili levas sian buŝon, *
kaj ilia lango promenas sur la tero.
Tial tien ankaŭ iras Lia popolo, *
kaj ili akvon ĉerpas abunde.
Kaj ili diras: Kiel Dio scias? *
Kaj ĉu la Plejaltulo komprenas?
Jen tiuj estas malvirtuloj, / kaj ili estas feliĉuloj de la mondo *
kaj atingis riĉecon! ¶
Nur vane mi purigis mian koron *
kaj lavis per sen-kulpeco miajn manojn,
kaj mi turmentiĝadis ĉiutage *
kaj mi suferas punon ĉiu-matene!
Se mi intencus paroli kiel ili, *
tiam mi fariĝus perfida al la generacio de Viaj filoj.
Mi meditis, por kompreni ĉi tion; *
sed ĝi estis malfacila en miaj okuloj,
ĝis mi venis en la sanktejon de Dio *
kaj ekkomprenis la finon de tio. ¶
Vi starigas ilin sur glitiga loko; / kaj Vi ĵetas ilin en pereon. *
Kiel momente ili ruiniĝis!
Pereis, malaperis *
de subita teruro!
Simile al sonĝo post la vekiĝo, / Vi, ho mia Sinjoro, *
en kolero tute sen-signifigas ilian bildon.
Kiam bolis mia koro *
kaj turmentiĝis mia internaĵo,
tiam mi estis sen-klerulo kaj mi ne komprenis; *
mi estis kiel bruto antaŭ Vi. ¶
Sed mi ĉiam estas apud Vi; *
Vi tenas min je la dekstra mano.
Per Via konsilo Vi min kondukas, *
kaj poste Vi akceptas min kun honoro.
Kiu estas por mi en la ĉielo? *
Kaj krom Vi mi nenion volas sur la tero.
Konsumiĝas mia karno kaj mia koro; *
sed la fortikaĵo de mia koro kaj mia parto estas Dio por eterne. ¶
Jen tiuj, kiuj malproksimiĝas de Vi, pereas; *
Vi ekstermas ĉiun, kiu perfidiĝis al Vi.
Sed al mi estas bone, ke mi estas proksima al Dio; / sur mian Sinjoron, sur la Eternulon, mi metis mian fidon, *
por rakonti ĉiujn Viajn farojn. ¶
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Mia Patro, donacu al mi la forton por kredi en Via amo kaj en la espero. Pro miaj eraroj tamen mi neniam malesperu kaj pro Viaj promesoj mi neniam timu. |
