Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 21a de julio 2020    =>


mardo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Mi gloros Vin, ho Eternulo, per mia tuta koro;
mi rakontos ĉiujn Viajn mirindaĵojn.

Psa 9,2



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

 

Miĥ 7, 14-15.18-20





ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

 

Miĥ 2,1-13

1 Ve al tiuj, kiuj meditas pri pekoj kaj intencas malbonagojn sur sia kuŝejo, por plenumi ilin matene, kiam ilia mano havas forton. 2 Ili ekdeziras kampojn kaj rabas ilin, domojn kaj forprenas ilin; ili premas homon kaj lian domon, viron kaj lian posedaĵon. 3 Tial tiele diras la Eternulo: Jen Mi entreprenas kontraŭ tiu gento tian malbonon, de kiu vi ne liberigos vian kolon kaj ne iros kun levita kapo; ĉar tio estos tempo malfacila. 4 En tiu tempo oni parolos pri vi parabolon, kaj oni prikantos vin per plorkanto, dirante: Ni estas tute ruinigitaj; la posedaĵo de mia popolo transiris al alia; kiamaniere povas reveni al ni niaj kampoj, se ili jam estas disdividitaj! 5 Tial oni ne mezuros por vi per ŝnuro terpecon lote en la komunumo de la Eternulo. 6 Ne prediku, ho predikantoj; oni ne devas prediki al tiuj, kiuj ne volas eviti malhonoron. 7 Ho, la tiel nomata domo de Jakob! ĉu malgrandiĝis la spirito de la Eternulo? ĉu tiaj estas Liaj agoj? Ĉu ne estas bonfaraj Miaj vortoj por tiu, kiu kondutas ĝuste? 8 Sed Mia popolo leviĝis kiel malamiko; vi rabas la supran kaj la malsupran vestojn de la trankvilaj preterirantoj, kvazaŭ ili revenus de batalo. 9 La virinojn de Mia popolo vi elpelas el iliaj amataj loĝejoj; de iliaj junaj infanoj vi forprenas por ĉiam Mian ornamon. 10 Leviĝu kaj foriru, ĉar ĉi tie vi ne havos ripozon; pro sia malpureco la lando estos kruele ruinigita. 11 Se iu falsanimulo elpensus mensogon, kaj dirus: Mi predikos al vi pri vino kaj ebriigaĵo, li estus ĝusta predikanto por ĉi tiu popolo. 12 Tamen Mi kolektos vin tutan, ho Jakob, Mi kolektos la restaĵon de Izrael, Mi kunigos ilin kiel ŝafojn en ŝafejo; kiel grego en gregejo ili ekbruos de multhomeco. 13 Murrompanto iros antaŭ ili; ili trarompos la baron, trapasos la pordegon, kaj eliros el ĝi; ilia reĝo iros antaŭ ili, kaj la Eternulo estos ilia antaŭgvidanto.



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Mia Patro, mi kredu al la forto de la nevidebla mondo.
Kiam ĉi tiu vivo ŝajnas al mi tiel timige vera kaj reala kaj la alia vivo tiel malcerta, montru tiam al mi Vian nekontraŭstareblan forton kaj potencon kaj amon.
Mi ripozu en Vi kaj daŭre fidu je Vi.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo