Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 10a de januaro 2021 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Multaj diradas: Kiu montros al ni bonon? Direktu sur nin la lumon de Via vizaĝo, ho Eternulo! |
Psa 4,7
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Ĉiuj, kiuj estas kondukataj de la Spirito de Dio, estas filoj de Dio. |
Rom 8,14
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Unua Dimanĉo post Epifanio]
Deturnu miajn okulojn, ke ili ne rigardu falsaĵon; vivigu min per Viaj vojoj. |
Psa 119,37
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Korfavoru min, ho Dio, kaj montru al mi, kio estas mia plej danĝera peko. Helpu min batali kontraŭ ĝi. Fortigu min per Via graco. |