Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 16a de januaro 2021    =>


sabato




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Multaj diradas: Kiu montros al ni bonon?
Direktu sur nin la lumon de Via vizaĝo, ho Eternulo!

Psa 4,7



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Ĉiuj, kiuj estas kondukataj de la Spirito de Dio,
estas filoj de Dio.

Rom 8,14



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  La Eternulo estas via gardanto;
la Eternulo estas via ombro ĉe via dekstra mano.
En la tago la suno vin ne frapos,
nek la luno en la nokto.

Psa 121,5-6



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Sankta Patro,
vastigu mian koron, por ke ĉiuj gefratoj kaj gekonatoj trovu lokon en ĝi.
Liberigu min de la sklaveco de la egoismo.





supren al la komenco de la paĝo