Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 19a de januaro 2021    =>


mardo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Multaj diradas: Kiu montros al ni bonon?
Direktu sur nin la lumon de Via vizaĝo, ho Eternulo!

Psa 4,7



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  El lia pleneco ni ĉiuj ricevis,
kaj gracon post graco.

Joh 1,16



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  La Eternulo sendis min,
por konsoli ĉiujn malĝojulojn.

el Jes 61,1



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Potenca Dio,
mi dankas Vin, ke Vi vokis min al Via komuneco.
Instruu al mi preĝi senĉese.
Liberigu min el la sklaveco de teraj pensoj, kiuj ĝenas min pensadi al Vi.
Donacu al mi la liberecon de ĉiela ĝojo, por ke mi ĝoje servu la helpbezonajn homojn.





supren al la komenco de la paĝo