
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 21a de januaro 2021 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Multaj diradas: Kiu montros al ni bonon? Direktu sur nin la lumon de Via vizaĝo, ho Eternulo! |
Psa 4,7
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
El lia pleneco ni ĉiuj ricevis, kaj gracon post graco. |
Joh 1,16
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo fariĝis viva animo. |
Gen 2,7
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Dio de la graco, mi levas mian animon al Vi; refreŝigu ĝin per la akvo de la vivo. Donacu al ĝi novan vivon. Samtempe mi petas novan vivon por la detruitaj homoj. |
