




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 29a de januaro 2021 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Multaj diradas: Kiu montros al ni bonon? Direktu sur nin la lumon de Via vizaĝo, ho Eternulo! |
Psa 4,7
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Oni venos el oriento kaj el okcidento, kaj el nordo kaj el sudo, kaj sidiĝos en la regno de Dio. |
Luk 13,29
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kaj multaj el tiuj, kiuj dormas en la tero, vekiĝos, unuj por vivo eterna, aliaj por eterna malhonoro kaj honto. |
Dan 12,2
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Savanto, mi tamen enspiru aeron de la eterneco tie ĉi sur la tero kun ĝia putreco. La fortiganta vento de la altaj montoj de Dio venadu al mia ebenaĵo kaj donacadu al mi novajn fortojn, por ke mi servu miajn geamikojn. |