




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 6a de januaro 2021 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Multaj diradas: Kiu montros al ni bonon? Direktu sur nin la lumon de Via vizaĝo, ho Eternulo! |
Psa 4,7
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
La mallumo forpasas, kaj la vera lumo jam brilas. |
el 1 Joh 2,8
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Epifanio de la Sinjoro]
Ho Eternulo Cebaot, bone estas al la homo, kiu Vin fidas. |
Psa 84,13
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Savanto de la mondo, mi preĝas por ĉiuj, kiuj laboras por la disvastigo de Via regno. Elverŝu Vian benon super ĉiuj, kiuj atestas pri Vi inter malriĉuloj kaj perditoj, inter potenculoj kaj simpluloj, en ĉi tiu lando kaj sur la tuta tero. |