Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 11a de oktobro 2021 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ni pripensu unu la alian, por instigi al amo kaj bonaj faroj. |
Heb 10,24
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Sanigu min, ho Eternulo, kaj mi estos sanigita; savu min, kaj mi estos savita. |
el Jer 17,14
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Jen estas la interligo, kiun Mi faros kun la domo de Izrael post tiu tempo, diras la Eternulo: Mi metos Mian leĝon en ilian internon, kaj sur ilia koro Mi ĝin skribos, kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo. |
Jer 31,33
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Kara Jesuo Kristo, mi volonte sekvas Vin. Tamen mi ofte forgesas tion, kio plaĉas al Vi. Helpu min pli pensi al mia proksimulo ol al mi mem. |