
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 10a de novembro 2021 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
La Sinjoro direktu viajn korojn en la amon al Dio kaj en la paciencon de Kristo. |
2 Tes 3,5
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj. |
Mat 5,9
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Ĉu la neĝo de Lebanon ĉesas liveri akvon al Miaj kampoj? ĉu ĉesigas sian iradon la malvarma akvo, fluanta de malproksime? Sed Mia popolo forgesis Min. |
el Jer 18,14-15
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Mia Patro, gardu min kontraŭ la danĝeroj de la mondo kaj kontraŭ la pasio de senbrida kolero, avareco, egoismo kaj senameco. Anstataŭu tion per Via amo kaj saĝeco kaj paco. |
