Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 17a de novembro 2021    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  La Sinjoro direktu viajn korojn en la amon al Dio
kaj en la paciencon de Kristo.

2 Tes 3,5



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Virto altigas popolon;
sed peko pereigas gentojn.

Sen 14,34



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[Pentotago]
 
Se iu inter vi iras en mallumo
kaj nenio brilas al li,
tamen li fidu la nomon de la Eternulo.

laŭ Jes 50,10



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Patro de ĉiuj homoj, mi neniam forgesu kion signifas Via granda Nomo.
Kiam mi nomas Vin Patro, tiam mi devas ami ĉiujn Viajn infanojn.
Ho, multe mankas al mia amo por aliaj.
Nur Via amo estas kompenso.
Mi transdonu Vian amon ĉie, kie mia amo ne sufiĉas.





supren al la komenco de la paĝo