




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 19a de novembro 2021 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
La Sinjoro direktu viajn korojn en la amon al Dio kaj en la paciencon de Kristo. |
2 Tes 3,5
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Ni ĉiuj devos elmontriĝi antaŭ la tribunala seĝo de Kristo. |
el 2 Kor 5,10
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Dio estas por ni Dio de savo, kaj la Eternulo, mia Sinjoro, savas de la morto. |
Psa 68,21
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Ho Patro, konsolu la malsanulojn kaj tiujn, kiuj hodiaŭ mortos. Estu kun ili en la valo de la morto kaj konduku ilin en la eternan vivon. Restu kun la orfoj kaj la aliaj malĝojaj postrestantoj. |