Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 30a de novembro 2021 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
La Sinjoro direktu viajn korojn en la amon al Dio kaj en la paciencon de Kristo. |
2 Tes 3,5
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Jen via reĝo iras al vi; justa kaj helpema li estas. |
el Zeĥ 9,9
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
En Via mano estas mia sorto. |
el Psa 31,16
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Patro, mi dankas vin pro ciuj, kiuj jam eniris en Vian ripozon. La firma espero je mia ĉiela heredaĵo prilumu mian teran laboron. Mi ne ripozu antaŭ ol mi estas farinta mian plej grandan eblon por mia kunhomo, por ke ankaŭ tiu ekkonu Vin kiel Savanton de la mondo, en kiu estas eterna vivo. |