




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 6a de novembro 2021 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
La Sinjoro direktu viajn korojn en la amon al Dio kaj en la paciencon de Kristo. |
2 Tes 3,5
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Neniu povas meti alian fundamenton krom tiu, kiu estas metita, tio estas Jesuo Kristo. |
1 Kor 3,11
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kiam mi diris, ke mia piedo ŝanceliĝas, Via boneco, ho Eternulo, min subtenis. |
Psa 94,18
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Dio, mi preĝas al Vi por la forpelitoj kaj la forlasitoj. Mia koro estu plena de kompata amo, por ke mi serĉu la perditojn kaj montru la vojon al Vi. Ili trovu Vin, eble per mia ekzemplo. Vi regu mian vivsintenon. |