Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 10a de decembro 2021 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĝoju kaj estu gaja, ho filino de Cion; ĉar jen Mi iras, por ekloĝi meze de vi, diras la Eternulo. |
Zeĥ 2,14
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Rigardu supren kaj levu viajn kapojn, ĉar via elaĉeto alproksimiĝas. |
el Luk 21,28
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
En Mia kolero Mi vin frapis, sed en Mia favoro Mi vin kompatas. |
el Jes 60,10
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)Patro de la amo, la pliaĝuloj helpu la gejunulojn, kiuj protestas kontraŭ la maljusteco, kie popolo ekstermas alian popolon per ĉiaj rimedoj. |