Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 15a de decembro 2021    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĝoju kaj estu gaja, ho filino de Cion;
ĉar jen Mi iras, por ekloĝi meze de vi,
diras la Eternulo.

Zeĥ 2,14



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Pretigu la vojon de la Eternulo.
Jen la Sinjoro, la Eternulo, venas kun potenco.

el Jes 40,3.10



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ĉar tiele diras la Eternulo:
Danĝera estas via vundo,
kaj via ulcero estas dolorplena.
Tamen:
Mi donos al vi kuracon,
kaj Mi resanigos vin de viaj vundoj.

el Jer 30,12.16-17



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Kara Kreinto, ni dankas Vin pro la majstro Zamenhof, kiun Vi inspiris verki la internacian lingvon.
Per ĝi ni nun estas ligitaj en preĝoj, kie ajn ni loĝas.
Mirinda, genia eltrovaĵo ĝi estas; emigu nin disvastigi ĝin.





supren al la komenco de la paĝo