Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 19a de decembro 2021 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĝoju kaj estu gaja, ho filino de Cion; ĉar jen Mi iras, por ekloĝi meze de vi, diras la Eternulo. |
Zeĥ 2,14
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Ĝoju en la Sinjoro ĉiam; denove mi diros: Ĝoju. La Sinjoro estas proksima. |
el Flp 4,4-5
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Kvara Dimanĉo de Advento]
Ĝoju la koro de tiuj, kiuj serĉas la Eternulon. |
el Psa 105,3
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Patro, prenu min denove en Vian kuneston. Gardu min kontraŭ indiferenteco kaj ekstera, surfaca aŭ ekstrema religiemo. Per Via venkanta forta amo mi restu firme kaj intime ligita kun Vi. |