




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 18a de februaro 2021 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĝoju, ke viaj nomoj estas skribitaj en la ĉielo. |
Luk 10,20
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj ĉio skribita per la profetoj estos plenumita al la Filo de homo. |
Luk 18,31
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Mia sinjoro! Se mi trovis plaĉon en viaj okuloj, ne pasu preter vian sklavon. |
el Gen 18,3
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Granda Dio, donacu al mi humilan spiriton. Mi tuŝu per mildaj manoj la vundojn de la mondo. Gardu min kontraŭ malpia severo kaj malama juĝo. |