
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 2a de februaro 2021 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Ĝoju, ke viaj nomoj estas skribitaj en la ĉielo. |
Luk 10,20
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Super vi brilos la Eternulo, kaj Lia majesto aperos super vi. |
el Jes 60,2
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Mia vorto, kiu eliras el Mia buŝo ne revenos al Mi vane, sed plenumos Mian volon, kaj sukcesos en tio, por kio Mi ĝin sendis. |
el Jes 55,11
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Potenca Dio, donu ke Via volo ankaŭ estu la mia. Mi ne sopiru al io ekster Vi. Ĉio, kio estas bona, alportu ĝojon, kaj mi transdonu tiun ĝojon al aliaj. |
