Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 20a de februaro 2021    =>


sabato




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĝoju, ke viaj nomoj estas skribitaj en la ĉielo.

Luk 10,20



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Jen ni supreniras al Jerusalem;
kaj ĉio skribita per la profetoj estos plenumita al la Filo de homo.

Luk 18,31



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Li helpis ilin;
en Sia amo kaj en Sia kompato Li liberigis ilin;
Li prenis ilin sur Sin
kaj portis ilin en ĉiuj tempoj de la antikveco.

el Jes 63,9



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Patro,
Via sankta spirito estu hodiaŭ ĉe mi kaj laboru en mi.
Ĉiun tagon mi dediĉu min al Vi kaj al la miaj; kaj mia laboro por tiuj, kiuj suferas, estu sanktigata en Vi.





supren al la komenco de la paĝo